Kongresi Koni Memori Organizi Facebook Twitter
  KONGRESA TEMO
"Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo
inter kulturoj"
LILLE2015 > Esperanto > Kongresi en Lillo > Transporto Esperanto     Français
Transporto
Kongresi en Lillo

Mi alighas nun!

La Lilla transporta reto

La metrooj, busoj kaj tramoj funkcias inter 05:30 kaj noktomezo. La prezo por biletoj varias inter 1,50 €, se oni aĉetas nur unu bileton; 12,50 € por 10 biletoj (aĉetante ĉiujn 10 samtempe); 24-hora bileto (day pass) por 4 € k.a.

Semajna transportkarto Transpole por vojaĝi per metrooj, tramoj kaj busoj en la metropola regiono de Lillo dum la kongresaj datoj. Prezo: 17 €.

 

Kiel alveni en Lillon?

ZOMO: la tarifsistemo de la francaj trajnbiletoj (SNCF)

Komence, jen principo:
ju pli frua la mendo,
des pli favora la prezo!

Svarmas la tarifaj kategorioj (tro malfacile kompreneblaj eĉ de la francoj!) laŭ horoj, aĝoj, ktp.

La plej favora tarifkategorio estas t.n. "Prem's". Limigita estas la nombro de biletoj laŭ la tarifo "Prem's": do mendu plej frue. Sed atentu, ke tiaj biletoj estas nek ŝanĝeblaj nek repageblaj.

Trajne

Lillo enkalkulas du stacidomojn (ĉe la urbocentro): "Gare Lille Europe" (internacia stacidomo) kaj "Gare Lille Flandres" (regiona stacidomo). Ambaŭ estas proksimaj unu al la alia (400 m); kaj ambaŭ estas proksimaj al la kongresejo Lille Grand Palais (700-850 m).

Dank' al rektaj fervojoj Lillo ĝuas eksterordinaran lokon kerne de Eŭropo kaj proksime al gravaj ĉefurboj: Parizo (1 h), Londono (1 h 20 min), Bruselo (38 min) kaj Amsterdamo (2 h 40 min).

Trajni de Parizo ĝis Lillo:
Parizo enkalkulas plurajn stacidomojn. Por veturi al Lillo entrajniĝu en la pariza stacidomo "Gare du Nord" (Norda Stacidomo). La rapidtrajnoj (TGV) veturas inter Parizo kaj Lillo ĉiuhore; veturo daŭras plej ofte apenaŭ unu horon.
Se vi entrajniĝos en la flughaveno "Paris-Charles-De-Gaulle", vidu ĉi-sube.

Kelkaj mendaj retejoj:

Aviadile

Ĝis la lilla flughaveno "Lille-Lesquin":
Busnavedo veturas inter la Lilla flughaveno kaj la Lillaj stacidomoj (20 min).
Pli da informo pri la busnavedo >>

Ĝis la pariza flughaveno "Paris-Charles-De-Gaulle":
La stacidomo "Aéroport Roissy - Paris Charles De Gaulle" troviĝas sub la flughaveno. Trajnoj foriras regule kaj rekte ĝis Lillo (daŭro: 1 h). Tiu stacidomo estas elektebla en la ĉi-supraj mendaj retejoj pri trajno. Vi povos veturi ĉis Lillo ankaŭ per buso: vidu ĉi-sube pri la busaj firmaoj.

Ĝis la pariza flughaveno "Paris-Orly":
Vi foriru de la flughaveno al la pariza stacidomo "Gare du Nord". Por tio vi procedu jene: 1° vi atingu la stacion de RER "C" (regiona trajnlinio) per flughavena busnavedo; 2° vi trajnu laŭ la linio RER "C" ĝis la stacio "Saint-Michel-Notre-Dame"; 3° de tiu stacio vi trajnu laŭ la linio RER "B" ĝis la stacio "Gare du Nord"; 4° vi eniru rapidtrajnon (TGV) ĝis Lillo.
Pli da informo pri la publika transporto el/al la flughaveno >>
Pli da informo pri metroo, tramo kaj buso en Parizo >>

Ĝis la pariza flughaveno "Beauvais-Tillé":
La veturo ĝis Lillo estas malpli facila de tiu flughaveno. Vi procedu jene: 1° vi busu ĝis Parizo, nome ĝis la bushaltejo "Porte Maillot"; 2° vi metrou laŭ la linio 1 ĝis la stacio "Bastille"; 3° vi metrou laŭ la linio 5 ĝis la stacio "Gare du Nord"; 4° vi eniru rapidtrajnon (TGV) ĝis Lillo.
Pli da informo pri la buso al/el la flughaveno >>
Pli da informo pri metroo, tramo kaj buso en Parizo >>

Ĝis la brusela flughaveno "Charleroi-Bruxelles-Sud":
Vi povas veturi ĝis Lillo per buso de la firmao Flibco.
Pli da informo pri la busoj Flibco >>

Buse

Pluraj internaciaj busaj firmaoj ofertas veturon ĝis Lillo:

Bicikle

La Biciklista Esperanto-Movado Internacia (BEMI) kutimas organizi biciklan karavanon gis la UK-urbo. Vi povas partopeni tian karavanon kontaktante la asocion: bemi.free.fr/eo.html

 

 

Vi povas kontakti nin per retletero al: lille2015lille2015.fr
Pri aliĝo kaj mendo vi kontaktu la kongresan fakon de UEA per retletero al: kongresojco.uea.org

KONGRESI EN LILLO KONI LILLON KAJ FRANCION MEMORI 1905-2015 ORGANIZI KAJ KONTRIBUI  
Paĝaro en UEA.org
Programo
Kongresa albumo
Kongresejo
Loĝado
Transporto
Lilla albumo
Statistiko
Kulturo kaj turismo
Eŭropo
Ekonomio
Bulonjo-ĉe-Maro
1905 Programo
1905 Boulet
1905 Zamenhof
1905 Deklaracio
2005 Rekomendaro
L. K. Komitato
Honora Komitato
Partneroj
Elŝutejo
Volontuloj serĉatas
Ni en Facebook
Ni en Twitter