Kongresi Koni Memori Organizi Facebook Twitter
  KONGRESA TEMO
"Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo
inter kulturoj"
LILLE2015 > Esperanto > Kongresi en Lillo > Kongresejo Esperanto     Français
La kongresejo: Lille Grand Palais
Kongresi en Lillo

Mi alighas nun!

 

La kongresejo Lille Grand Palais troviĝas en la negoca kvartalo Euralille kaj nur kelkajn minutojn piede for de la urbocentraj stacidomoj. Fasonita de arkitekto Rem Koolhaas, ĝi estas 45 000 m² vasta.

Adreso: 1 boulevard des Cités-Unies, 59800 Lille, Francio (enirejo: ĉe boulevard Émile-Dubuisson)
Retejo: www.lillegrandpalais.com

Foto


Lille Grand Palais enkalkulas:

  • 18 000 m² da ekspoziciejo
  • 3 aŭditoriojn kun 300, 500 kaj 1 500 sidlokoj
  • 27 kunvenoĉambrojn
  • 1 koncertejon "Zénith Arena" kun 5 000 sidlokoj
  • 1 182 aŭtopark-lokojn

Ĉiujare Lille Grand Palais gastigas pli ol 300 aranĝojn diversampleksajn kaj pli ol 1 milionon da vizitantoj. Ĝi krome estas la unua kongresejo atestita "HQE" (alta media kvalito).


Skemo pri la organizo de Lille Grand Palais:
Bildo

La kongresejaj salonoj

La kongresejo Lille Grand Palais enkalkulas akceptejon, koncertejon, aŭditoriojn, kunvenoĉambrojn, k.a.

La akceptejo

Tiu teretaĝa akceptejo estas la ĉefa enirejo de Lille Grand Palais. Sur tiu ebeno 1 500 m² vasta eblas instali vestejon, informejon, registrejon kaj ĉian necesan indikaron.

La tuta kongresejo havas sendratan retkonekton (WiFi).
Foto

La koncertejo "Zénith Arena"

La koncertejo enkalkulas de 2 500 ĝis 5 000 sidlokojn. Ĝi tre taŭgas por ampleksaj eventoj tre diversaj: rokmuzikaj koncertoj, konferencoj, surmerkatigoj, ktp.   Foto   Foto

La aŭditorioj

Aŭditorio Vauban   Aŭditorio Pasteur   Aŭditorio Eurotop
Foto   Foto   Foto
1 486 sidlokoj
kun trinivelaj pordoj al aliaj kongresejaj partoj
  486 sidlokoj
en la kerno de la kongresejo
  314 sidlokoj
kun tabloj kaj individuaj sonsistemoj

La kunvenoĉambroj

Estas multaj kunvenoĉambroj, po 85 ĝis 196 m² vastaj, en 4 niveloj de la kongresejo.

Foto   Foto   Foto

 

 

Vi povas kontakti nin per retletero al: lille2015lille2015.fr
Pri aliĝo kaj mendo vi kontaktu la kongresan fakon de UEA per retletero al: kongresojco.uea.org

KONGRESI EN LILLO KONI LILLON KAJ FRANCION MEMORI 1905-2015 ORGANIZI KAJ KONTRIBUI  
Paĝaro en UEA.org
Programo
Kongresa albumo
Kongresejo
Loĝado
Transporto
Lilla albumo
Statistiko
Kulturo kaj turismo
Eŭropo
Ekonomio
Bulonjo-ĉe-Maro
1905 Programo
1905 Boulet
1905 Zamenhof
1905 Deklaracio
2005 Rekomendaro
L. K. Komitato
Honora Komitato
Partneroj
Elŝutejo
Volontuloj serĉatas
Ni en Facebook
Ni en Twitter