Kongresi Koni Memori Organizi Facebook Twitter
  KONGRESA TEMO
"Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo
inter kulturoj"
LILLE2015 > Esperanto > Memori 1905-2015 > 1905 - Bulonja Deklaracio Esperanto     Français
1905 - Bulonja Deklaracio
Memori 1905-2015

Mi alighas nun!

Deklaracio pri la esenco de la esperantismo

La ĉi-suba tektsto estas la deklaracio adoptita en la lasta laborkunveno la 9an de aŭgusto 1905 okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro.

Ĝi entenas 5 paragrafojn. Ĝi memorigas, ke la Lingvo Internacia estas nenies propraĵo inkluzive de ties iniciatinto Zamenhof, sed ke ĝi estas ĉies propraĵo inkluzive de la homaro. La deklaracio fine apartigas esperantismon de ĉia ideologio kaj ĉia religio.

Tiu deklaracio restas unu el la plej gravaj konkludoj de la Kongreso de Bulonjo.

Elŝutu la dokumenton laŭ la formato PDF >>

 

DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO

1 // La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.

2 // Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3 // Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj.

4 // Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5 // Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

 

 

Vi povas kontakti nin per retletero al: lille2015lille2015.fr
Pri aliĝo kaj mendo vi kontaktu la kongresan fakon de UEA per retletero al: kongresojco.uea.org

KONGRESI EN LILLO KONI LILLON KAJ FRANCION MEMORI 1905-2015 ORGANIZI KAJ KONTRIBUI  
Paĝaro en UEA.org
Programo
Kongresa albumo
Kongresejo
Loĝado
Transporto
Lilla albumo
Statistiko
Kulturo kaj turismo
Eŭropo
Ekonomio
Bulonjo-ĉe-Maro
1905 Programo
1905 Boulet
1905 Zamenhof
1905 Deklaracio
2005 Rekomendaro
L. K. Komitato
Honora Komitato
Partneroj
Elŝutejo
Volontuloj serĉatas
Ni en Facebook
Ni en Twitter