Kongresi Koni Memori Organizi Facebook Twitter
  KONGRESA TEMO
"Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo
inter kulturoj"
LILLE2015 > Esperanto > Koni Lillon kaj Francion > Lilla statistiko Esperanto     Français
Lilla statistiko
Koni Lillon kaj Francion

Mi alighas nun!

 

BildoLillo estas la ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la regiono Nord-Pas-de-Calais (regiono de Bulonjo-ĉe-Maro), unu el la plej loĝataj regionoj el Eŭropo, kaj situas meze de la "euroregiono" Kent - Norda Francio - Belgio.

 

Loĝantaro

  • 220 000 loĝantoj en Lillo (4a urbo en Francio).
  • 1 200 000 loĝantoj en la Lilla metropolo (4a kunurbaĵo enl Francio).
  • 2 000 000 loĝantoj en la eŭrometropolo Lille-Kortrijk-Tournai (1a en Eŭropo).

Ekonomio

  • 100 000 studentoj kaj 3 000 esploristoj (3a universitata areo en Francio).
  • 2a urbo el Francio por akcepto de internaciaj sidejoj.

Turismo

  • Super 400 000 vizitantoj ĉiujare en la Turisma Oficejo.
  • Ĉirkaŭ 60 % da vizitantoj venas el eksterlando, el 60–70 landoj.
  • La muzeo Palais des Beaux-Arts estas unu el la plej riĉaj el Francio.
  • 115 sankciitaj hoteloj kun 7 000 dormoĉambroj.

Transporto

  • Lillo estas tre facile alirebla kaj trairebla.
  • Avie:
    • La Lilla flughaveno estas la plej proksima al la urbocentro (10 km) kompare kun aliaj urboj (navedoj kun 18 tien-reenaj veturoj ĉiutage).
  • Aŭte:
    • Lillo estas kruce de 8 aŭtovojoj (el Parizo, Bruselo, Amsterdamo, ktp.).
  • Trajne:
    • La stacidomo Lille-Frandres estas la 1a provinca stacidomo el Francio (po 61 000 trajnantoj tage).
    • La stacidomo Lille-Europe (TGV) ebligas tre regulajn veturojn al/de grandaj metropoloj francaj kaj eŭropaj (po 15 000 trajnantoj tage).
  • En urbo:
    • 1a aŭtomata metroo el la mondo (60 stacioj laŭ 45 km).
    • Moderna tramo.
    • 41 buslinioj.
    • 4 translandlimaj linioj.

Kulturo

  • 280 monumentoj kaj klasifikitaj lokoj.
  • 20 muzeoj, i.a. Palais des Beaux-Arts (2a muzeo enl Francio, post Louvre) kaj la nova muzeo Louvre-Lens.

Famuloj

  • Sébastien le Prestre de Vauban.
  • Louis Pasteur.
  • Charles de Gaulle
  • el la nordfrancia Esperantujo: Alfred Michaux, Gaston Waringhien...

Ĝemelurboj

  •  Liège / Lieĝo (Belgio) de 1958
  •  Esch-sur-Alzette (Luksemburgo) de 1958
  •  Torino (Italio) de 1958
  •  Rotterdam / Roterdamo (Nederlando) de 1958
  •  Köln / Kolonjo (Germanio) de 1958
  •  Leeds (Britio) de 1968
  •  Saint-Louis (Senegalo) de 1978
  •  Kharkiv / Ĥarkovo (Ukrainio) de 1978
  •  Valladolid / Valadolido (Hispanio) de 1987
  •  Safed (Israelo) de 1988
  •  Buffalo / Bufalo (Usono) de 1989
  •  Erfurt / Erfurto (Germanio) de 1989
  •  Nablus / Nabluso (Palestino) de 1998
  •  Oujda / Uĥda (Maroko) de 2005
  •  Haifa / Ĥajfo (Israelo) de 2008 (partnerurbo)
  •  Wrocław / Vroclavo (Pollando) de 2009 (partnerurbo)

 

 

Vi povas kontakti nin per retletero al: lille2015lille2015.fr
Pri aliĝo kaj mendo vi kontaktu la kongresan fakon de UEA per retletero al: kongresojco.uea.org

KONGRESI EN LILLO KONI LILLON KAJ FRANCION MEMORI 1905-2015 ORGANIZI KAJ KONTRIBUI  
Paĝaro en UEA.org
Programo
Kongresa albumo
Kongresejo
Loĝado
Transporto
Lilla albumo
Statistiko
Kulturo kaj turismo
Eŭropo
Ekonomio
Bulonjo-ĉe-Maro
1905 Programo
1905 Boulet
1905 Zamenhof
1905 Deklaracio
2005 Rekomendaro
L. K. Komitato
Honora Komitato
Partneroj
Elŝutejo
Volontuloj serĉatas
Ni en Facebook
Ni en Twitter