Kongresi Koni Memori Organizi Facebook Twitter
  KONGRESA TEMO
"Lingvoj, artoj
kaj valoroj en la dialogo
inter kulturoj"
LILLE2015 > Esperanto > Koni Lillon kaj Francion > Lilla kulturo kaj turismo Esperanto     Français
La Lilla kulturo kaj turismo
Koni Lillon kaj Francion

Mi alighas nun!

 

FotoRigardante al la estonteco, Lillo tamen fiere konservas siajn historion, tradiciojn kaj identecon. La strategia situo de Lillo klarigas, ke la urbon konkeris laŭvice la flandroj, la britoj, la nederlandanoj, la hispanoj kaj la francoj. Tiuj epokoj plu videblas per miriga arkitekturo kun diversaj influoj.

Tiel en Lillo kunestas malnovo kaj novo. Du simboloj estas la Malnova Borso konstruita en 1652 (ĉi-supra foto) kaj la modernaj turoj de la negoca kvartalo Euralille fondita en 1994 (ĉi-suba foto). La riĉeco de la diversepokaj stiloj donas evidentan ĉarmon al la urbo.

FotoLillo estas urbo plej agrabla. Laŭ siaj stratoj la vizitantoj trovas luksajn butikojn kaj butikoplenajn piedstratojn, gastronomiajn restoraciojn kaj tipajn tavernojn, artogaleriojn kaj multkolorajn stratbazarojn...

Kulturo grave rolas en Lillo, kiu enkalkulas i.a. 20 muzeojn kaj plurajn kulturdomojn "Maisons folie". Inter la muzeoj elstaras Palais des Beaux-Arts pro la kvalito de siaj kolektoj. En 2012 malfermiĝos la muzeo Louvre-Lens 40 km for de Lillo.

FotoSincero, gastigemo, festemo kaj bonetoso plene apartenas al la Lilla vivo. Dumjare okazas multaj festivaloj, paradoj, spektakloj, gravaj ekspozicioj... Rimarkinda estas la granda stratbazaro de Lillo, kiu estas la 2a plej ampleksa stratevento en Eŭropo.

En 2011 Guide Vert Michelin aljuĝis tri stelojn al Lillo, kio konfirmas la altan turismecon de la urbo.

 

 

Vi povas kontakti nin per retletero al: lille2015lille2015.fr
Pri aliĝo kaj mendo vi kontaktu la kongresan fakon de UEA per retletero al: kongresojco.uea.org

KONGRESI EN LILLO KONI LILLON KAJ FRANCION MEMORI 1905-2015 ORGANIZI KAJ KONTRIBUI  
Paĝaro en UEA.org
Programo
Kongresa albumo
Kongresejo
Loĝado
Transporto
Lilla albumo
Statistiko
Kulturo kaj turismo
Eŭropo
Ekonomio
Bulonjo-ĉe-Maro
1905 Programo
1905 Boulet
1905 Zamenhof
1905 Deklaracio
2005 Rekomendaro
L. K. Komitato
Honora Komitato
Partneroj
Elŝutejo
Volontuloj serĉatas
Ni en Facebook
Ni en Twitter