En 1887 aperis la unua libro de Esperanto. En 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en la nordfrancia urbo Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer).
En 2015 okazos la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (Lille), la nordfrancia ĉefurbo, kun tuttagaj ekskursoj en Bulonjo!

"Ni ĉiuj invitas vin por partopreni en tiu 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, laŭ la paŝoj de Zamenhof en Bulonjo. Ni celos memorfesti la unuan Universalan Kongreson de Esperanto. Kaj nia fundamenta volo estas malfermi la Universalan Kongreson al la ĝenerala publiko, por ke Esperanto brilu ankaŭ sur la ekstera mondo!" deklaris Xavier Dewidehem, prezidanto de la Lilla LKK, en la solena fermo de la Bonaera UK en 2014. "Ek al la Centa!"
|